La unua ekzamendato estas la 11a de julio, ĝi ligiĝas al la Dulanda Kongreso en Toronto (Kanado) kaj al la ĵus antaŭa Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK).
La ekzameno okazos fine de NASK kaj komence de la Dulanda Kongreso.
Paralele kun la ĉeestaj ekzamenoj eblos solvi ankaŭ rete la testojn kaj tiel tra la tuta amerika kontinento kaj en la proksimaj tempozonoj oni povos labori en komforta, dumtaga temp-intervalo.
En tiu tago okazos ekzamenoj je niveloj: B1, B2 kaj C1.
Intervjuoj
La parolaj ekzamenoj havas du partojn: aŭdkomprenajn testojn kaj parolajn antaŭkomisionajn ekzamenojn.
El tiuj por la antaŭkomisionaj, individuaj ekzamenoj estos fiksitaj pluraj ebloj, kaj la kandidatoj povos rezervi por si tempon
- por ĉeesta ekzameniĝo en Greziljono, en Toronto aŭ iam dum la UK-semajno, aŭ
- por retaj intervjuoj en ajna alia, antaŭe anoncita ekzamentago inter junio kaj fino de aŭgusto.
La kandidatoj, kiuj ekzameniĝos rete, devus trapasi ankaŭ la parolan intervjuon rete, la kandidatoj de la ĉeestaj ekzamenoj povos elekti el inter ĉeestaj aŭ retaj ebloj.
Aliĝlimdatoj
al la ekzamenoj necesas aliĝi pere de la formularo ĉe edukado.net.
La limdato por aliĝi kaj pagi la kotizojn estas ĉirkaŭ je 6 semajnoj antaŭ la ekzamentago (1a de junio por Toronto, kaj 15a de julio por UK).
Sciu, ke ekde la 15 de marto ŝanĝiĝos la ekzamenkotizoj.
Por havi la kotizojn de la antaŭa periodo necesas aliĝi plej malfrue ĝis la 14an de marto (ĝis noktomezo UTC+0)
Provtestoj – prepariĝo
Por tiuj, kiuj ne scias decidi je kiu nivelo ili estas, ni disponigas senpagajn provtestojn, kiujn oni solvu rete. Post la solvado de la testoj kunlaborantoj de edukado.net konsilas la solvintojn kaj vidigos ankaŭ la korektitajn testojn (kun la eraroj).
La provtestojn eblas peti pere de la apuda butono.
En la prepariĝo kaj decido pri la nivelo povas helpi ankaŭ la geonkloj de la programo Ekparolu!
Tiuj kiuj aliĝis al iu ekzameno kaj dum la preparkursoj evidentiĝas ke la persono bezonas ŝanĝi la nivelon, tion li/ŝi povas fari. Necesas kontakti la gvidanton de la ekzamena centro.
Demandoj?
Por trovi pli detalajn informojn uzu la verdajn butonojn de la mesaĝo aŭ skribu al la organizantoj ker-ekzamenoj@edukado.net.
Aliĝu kiel eble plej rapide kaj poste preparu vin diligente.
Salutas ĉiujn en la nomo de la KER-Ekzamena Centro de UEA ,
Katalin Kováts