Pasportoj kaj Vizoj
Ne forgesu ke vi devos akiri pasporton por eniri en Kanadon de Usono. Kvankam estis tempo kiam tio ne estis la kazo, bedaŭrinde nuntempe aliaj identecaj kartoj ne sufiĉas. Akiri pasporton postulas almenaŭ kelkajn semajnojn depende de kie vi loĝas, do ne prokrastu se vi ne jam posedas validan pasporton.
Usonanoj ne bezonas vizon, nur pasporton, eniri Kanadon. Alilandanoj kiuj volas partopreni la Dulandan Kongreson eble bezonos vizon depende de kie ili loĝas. La retejo de la Registaro de Kanado listas la antaŭkondiĉojn eniri Kanadon de aliaj landoj.
La Registaro de Kanado ankaŭ havas liston de memorigoj por tiuj kiuj planas eniri la landon.
Flugi al Toronto
Servas Toronton du flughavenoj: Toronto Pearson International Airport (YYZ) kaj Billy Bishop Toronto City Airport (YTZ). La flughaveno Buffalo Niagara International Airport (BUF) estas alia sufiĉe populara elekto de Torontanoj kiuj flugas al kaj el Usono.
Toronto Pearson
Toronto Pearson estas la plej granda kaj multemova flughaveno en la lando kaj oferas la plej multajn elektojn da flugoj de diversaj urboj tra la mondo.
“Toronto” Pearson fakte situas ekster la urbo de Toronto mem, kvankam oni povas atingi la urbocentron de Toronto Pearson facile per la trajno Union Pearson Express. La TTC (publika transportsistemo) ankaŭ oferas kelkajn busojn kiuj transportas vojaĝantojn en la urbocentron.
Billy Bishop
Billy Bishop estas malpli granda flughaveno kiu situas sur la Toronto-Insulo apud la urbocentro de Toronto. Ĝi ĉefe servas urbojn de la orienta marbordo de Kanado kaj Usono.
Por tiuj kiuj povas flugi tien, ĝi estas konvena elekto ĉar oni flugos rekte en la urbocentron. La flughaveno estas konektita al Toronto per senpaga pramvojaĝo, sed ankaŭ estas piedvojo. La pramvojaĝo inter la flughaveno kaj la urbo daŭras nur 90 sekundoj (la vojaĝo estas nur 121 metroj longe) kaj oferas belan vidon de la urbon. Notindas ke la pramo ankaŭ uzas nur elektran energion!
Buffalo
Flugi al Buffalo kaj poste aŭti al Toronto verŝajne estas la plej malkonvena elekto, sed tio kelkfoje povas esti la plej malmultekosta elekto ĉar oni ne pagas koston por internacia flugo. La vojaĝo per aŭto de la flughaveno en Buffalo al Toronto povas daŭri proksimume 2-3 horojn depende de la trafiko.
Estas ankaŭ du malmultekostaj busoj, Flixbus kaj Megabus, kiuj kuras inter la flughaveno de Buffalo kaj Toronto.
Aŭti al Toronto
De Usono
Estas kelkaj landlimaj transirejoj eniri en Kanadon per aŭto. De Novjorkio oni verŝajne transiras la landlimon ĉe aŭ Fort Erie, aŭ Niagara Akvofalo, aŭ Lewiston. De Miĉigano oni emas transiri ĉe aŭ Detrojto aŭ Port Huron.
La Registaro de Kanado elsendas sciigojn pri prokrastoj ĉe ĉiuj la landlimaj transirejoj, kvankam la plimulto de poŝtelefonaj mapaplikâjoj jam direktos la uzanton al la plej rapida landlima transirejo depende de trafiko, prokrastoj, aŭtoakcidentoj, ktp.
Trajni al Toronto
De Usono
La “Maple Leaf Train” (Acerfolia Trajno) estas trajno de Amtrak kiu kuras ĉiutage inter Novjorko kaj Toronto kun haltoj en Albany, Syracuse, Niagara Falls kaj kelkaj aliaj pli malgrandaj urboj. La plena vojaĝo daŭras proksimume 12 horoj kaj duono.
Ene de Kanado
Estas kelkaj trajnoj de VIA Rail kiuj iras al Toronto de kelkaj aliaj grandaj urboj en Ontario kaj Québec. Eblas preni trajnon de Otavo, Londono, kaj Montrealo al Toronto.