Loĝado

1.  Nia kongresejo, la Internacia Lern-Centro (studenta loĝejo).

  • Adreso:  240 Jarvis St, Toronto, ON M5B 2L1, Canada
  • ĉiu ĉambro havas 2-personan liton kaj privatan banĉambron
  • ni rezervis 70 ĉambrojn tie, ĉefe por NASK-partoprenantoj 
  • partoprenantoj de ambaŭ eventoj (NASK+DLK) aŭtomate loĝos tie
  • rulseĝuloj kaj homoj kiuj ne facile promenas ricevas prioritaton tie
  • se restas spaco, partoprenantoj de nur la DLK ankaŭ rajtas loĝi tie 
  • nur-DLKanoj petu ĉambron tie en sia kongresaliĝilo

2.  Neill Wycik, studenta loĝejo, plej malmultekosta ebleco.

  • Adreso:  96 Gerrard St E, Toronto, ON M5B 1G7, Canada
  • 3-minuta promeno for de la kongresejo
  • 2 individuaj litoj en ĉiu ĉambro, banĉambro dividita kun aliaj koridoranoj
  • ne klimatizita, sed eblas malfermi fenestrojn;  elektraj ventumiloj haveblas
  • plena matenmanĝo proviziita sen aldona kosto
  • ni rezervis 7 du-personajn ĉambrojn tie, prioritate al homoj kun limigita enspezo;  petu loĝi tie ĉe amanda.schmidt@esperanto-usa.org 
  • eblas ankaŭ mem rezervi privatan (unu-personan) ĉambron, iom pli koste, ĉe la supra ligo

3.  Pembroke Inn

  • Adreso:  117 Pembroke St, Toronto, ON M5A 2N9, Canada
  • 5-minuta promeno for de la kongresejo
  • entute nur 30 ĉambroj, do sufiĉe intima etoso por niaj kongresanoj
  • relative bonpreza kontraŭ sufiĉe altkvalita loĝado
  • 2-personaj litoj en ĉiu ĉambro, privata banĉambro
  • sen lifto, loĝantoj sur supra / suba etaĝoj devas uzi ŝtuparon
  • nur kafo proviziita, sen matenmanĝo
  • eblas nuligi la rezervon ĝis 24 horoj antaŭ la alventago

Ankaŭ eblas rezervi loĝlokon ĉe aliaj apudaj hoteloj pli multekostaj.  Se vi trovas alian favorprezan hotelon kiuj povas loĝigi kvar homojn, bv. sciigi nin kaj ni metos la hotelon en nian liston, ke aliaj esperantistoj kiuj ankaŭ serĉas tian loĝejon povu konsideri samloke loĝi.

Sugestoj por loĝado dum post-kongresaj ekskursoj

La LKK fieras oferti plurajn amuzajn agadojn tuj post la Dulanda Kongreso

lunde, 14a de julio, tuj post la solena malfermo – Ĉiĉeronado de Torontaj Kvartaloj kaj vizito al al Reĝa Ontaria Muzeo.
Marde, 15a de julio – taga vojaĝo al Niagara Akvofalo (revenante al Toronto vespere)
Merkredo, 16a de julio – tago ĉe la Torontaj Insuloj
Bonvolu rigardi la paĝon pri Ekskursoj por plenaj detaloj. Bonvole notu ke ankaŭ okazos ekskurso posttagmeze vendrede la 11an de julio, antaŭ la solena malfermo de la DLK.

Jen kiel ni sugestas aranĝi loĝadon por tiuj kiuj restos post la DLK.

Ni havas ĉambrojn rezervitajn ĉe la ILC, la ĉefa loko por la kongreso, dum NASK (7a-11a de julio) kaj la Dulanda Kongreso (11a ĝis 14a de julio). Por la noktoj de la 14a, 15a, kaj 16a, ni esperas ankaŭ oferti ĉambrojn en la ILC kiel parto de nia rezervita bloko. Tamen, ni ankoraŭ ne povas garantii tion.

Se vi aliĝis por NASK+Dulanda kongreso kun loĝado: Vi havas ĉambron ĉe la ILC la 7an ĝis la 14an. Se vi volas etendigi vian rezervon por pli da noktoj por la ekskursoj, bonvolu retpoŝtu al ni kun la noktojn kiam vi volas loĝi, sendante la retpoŝton al Jed Meltzer, jedmeltzer@gmail.com.

Se vi deziras ĉambron por la DLK sola, kun aŭ sen la aldonaj noktoj por la ekskursoj, bonvolu retpoŝtu al ni la noktojn kiam vi volos loĝi, kaj ankaŭ la specon de ĉambro (kun unu unuopa lito aŭ du). Denove, al jedmeltzer@gmail.com. Povas esti ke vi jam aliĝis al la atendlisto por ĉambroj ĉe la ILC dum la DLK, sed indas peti denove, aparte por certigi pri kiujn noktojn vi bezonos.

Bonvolu ensendi vian peton antaŭ la 30a de Aprilo, 2025. Petoj senditaj post tiam ankoraŭ povas esti sukcesaj, sed tio povas esti pli malfacile.

Kompreneble, vi volos havi garantiitan loĝandon kiam vi faros viajn vojaĝ-planojn; ni komprenas tion. Do estas bona plano B. Vi ankaŭ povas fari rezervon ĉe la Pembroke Inn, kaj tiu rezervo estas PLENE REPAGEBLA ĝis 24 horoj antaŭ la enskribiĝo, do vi povos nuligi ĝin kiam vi havos vian rezervon por ILC. Ĉambroj ankaŭ estas repageblaj ĉe Holiday Inn 1-3 tagoj antaŭ alveno, sed tiuj estas pli kostaj, kaj nur rekomenditaj se vi bezonas du duopajn litojn por via familio. Kaj kompreneble, estas aliaj eblecoj por loĝado en la kvartalo, kaj vi estas libera aranĝi kion ajn vi volas!