11a Julio
Horo | Salono | Internacia Ĉambro | Infana-Adoleska Programo |
15:00 | Akceptejo | Kunsido de la Estraro de Esperanto-USA (nepublika) | Bonvenigaj ludoj, farado de standardo |
17:00 | #1 Interkona Vespero | ||
18:00 | Vespermanĝo | ||
19:00 | Libertempo | ||
19:30 | – | #2 Viva registro de epizodo de Usone Persone, kun Brandono Sowers, Rafa Nogueras, kaj Hanso Becklin | – |
21:30 | – |
12a Julio
Horo | Salono | Internacia Ĉambro | ILC 100 | ILC 102 | ILC 212 | Infana-Adoleska Programo |
9:00 | Akceptejo | – | Lingva tempo: Iom da kantado (Dek bovinoj, Pingvenoj antaŭen, Dormanta urso, Filozofio de Kajto) el la REF Kantaro. Lingvaj ludoj el Word Racing. Legado de rakontoj. “Kie estas miaj ŝlosiloj” (lernada ludo). | |||
9:15 | #3 Solena Malfermo kaj Precipa Prelego de Humphrey Tonkin | – | – | |||
10:00 | Metia tempo: Farbado sur kaftasoj. Daŭra plibeligo de standardo. | |||||
10:15 | Libro Servo kaj Esperantaĵo Vendejo | |||||
10:45 | #4 Prezento de la filmo 1910, Alekso Miller kaj Ĵenja Amis | #5 Specialaj interesaj grupoj de Esperanto-USA, prelego de Chuck Mays | #6 Fulmprelegoj, parto 1, prezentante de Luis Obando | |||
11:00 | Ekskurseto: Ludo per sapvezikoj. Botanika ekskurso / “ĉasado de trezoro” ĉe Alan Ĝardenoj. | |||||
12:00 | Tagmanĝo | Tagmanĝo | ||||
13:00 | – | #7 Ĉu la stelo pli verdas? Perspektivoj pri vivo en Kanado kompare kun Usono, paneldiskuto de Jed Meltzer | #8 Ukrainio: La historio kiu kaŭzis la hodiaŭan situacion, prelego de Evgen Kovtonjuk | #9 Demandoj kaj respondoj pri Toki Pona, prelego de Sonja Lang | Ekskurso #1: Center Island aŭ ROM (dependante de vetero) | |
13:30 | – | |||||
14:15 | #10 Kien iru UEA?, prelego de Duncan Charters | #11 Kultura signifo de tradicia Indonezia ŝtofo ‘ULOS’ el norda Samatro, prelego de Ilia Dewi | #12 Mia sperto denaskigi miajn filinojn, prelego de Amanda Schmidt | |||
15:30 | #13 Agado por Esperanto-kulturo: Defioj kaj praktiko, paneldiskuto de Stela Besenyei-Merger | #14 Prelego pri la venonta kongreso de 2026 (prezentantoj decidotaj) | #16 Esperanto-USA aferkunsido por membroj | |||
16:15 | #15 Paralela Universo: Kien nun?, kun Jed Meltzer | |||||
17:00 | #17 Komerco kaj Esperanto, prelego de John Huang | #18 Libropaĝmarkiloj, prelego de Charles Germany | – | |||
18:00 | – | – | ||||
19:30 | #19 Arta Vespero | |||||
22:00 | – |
13a Julio
Horo | Internacia Ĉambro | ILC 100 | ILC 102 | ILC 212 | Infana-Adoleska Programo |
9:00 | – | Lingva tempo: Iom da kantado. Instruado per la rekta metodo. Lingvaj ludoj. Deklamado de poemoj. | |||
9:30 | #20 Enprofundiĝi en orientafrikan kulturon, prelego de Jeremie Sabiyumva | #21 Prezento de nova mikronovelaro, “Centvorte”, prelego de Rafa Nogueras | Kunsido de la Estraro de la Kanada Esperanto-Asocio (nepublika) | – | |
10:00 | Metia tempo: Farado de paperaj floroj / tie-dye-ado de t-ĉemizoj. Daŭra plibeligo de standardo. | ||||
10:15 | Libro Servo kaj Esperantaĵo Vendejo | ||||
10:45 | #22 Pri Amerika kunlaboro, paneldiskuto kun Brandono Sowers, prezidento de Esperanto-USA kaj Garry Evans, prezidento de la Kanada Esperanto-Asocio | #23 Fulmprelegoj, parto 2, prezentante de Luis Obando | #24 La Kanadaj Zamenhofoj, prelego de Ĵenja Amis | ||
11:00 | Ekskurseto: Publika grimpejo. Maypole ludo en parko. | ||||
12:00 | Tagmanĝo | Tagmanĝo | |||
13:00 | #25 Esperanto en la familio: spertoj de esploro el intervjuoj kun denaskuloj kaj gepatroj trans diversaj kontinentoj, paneldiskuto de Stela Besenyei-Merger | #26 Ni evoluigu nian esperantistecon, prelego de Bill Maxey | #27 La vivo kaj verkado de blinda esperantisto Vasil Eroŝenko, prelego de Evgen Kovtonjuk | Ekskurso #2: Center Island aŭ ROM (dependante de vetero) | |
13:30 | – | ||||
14:15 | #28 Pri lokaj movadoj, paneldiskuto kun honoraj gastoj Jeremie Sabiyumva, Ilia Dewi, kaj Helena Avila | #29 Iloj por pli bonigi vian Esperantajn skribaĵojn, paneldiskuto de Charles Germany | Kunsido de la Estraro de Esperanto-USA (nepublika) | ||
15:30 | #30 Pri podkastoj: Babibejo + Usone Persone, paneldiskuto kun membroj de ambaŭ podkastoj | #31 Mia trijara vojaĝo kiel UK-fotisto, prelego de John Huang | #32 Prezento de la filmo Himalia, kun demandoj kaj respondoj kun la kreintoj | ||
16:45 | #33 Ni rapide kun-kreu krucvort-enigmon, laborsesio kun Kartero Williams | #34 Prezento de Oomoto, prelego de Masajuki Kobajaŝi | Festeno por Esperanto-USA Tutvivaj Membroj (nepublika) | ||
17:00 | – | ||||
17:45 | Libertempo | ||||
19:00 | #35 “Malsolena” fermo kaj festo ĉe la Pola Kombatanta Halo (kie vespermanĝo serviĝos) | ||||
22:00 | – |
14a Julio
Horo | Infana-Adoleska Programo | Aliloke |
9:00 | Lingva tempo: Iom da kantado. Instruado per la rekta metodo. Lingvaj ludoj. | |
10:00 | Metia tempo: Plektado de amikaj braceletoj. Farado de poŝtkartoj. | |
11:00 | Prezento por la gepatroj pri niaj aventuroj. | #41 Ekskursoj al la ROM kaj Kensington Market (parto 1) |
14:00 | Ekskursoj al la ROM kaj Kensington Market (parto 2) |
Programere
#1 Interkona Vespero
Prezentanto: – | Tempo: 11 Julio 17:00h – 18:00h |
Loko: ILC Internacia Ĉambro | Speco: ĵĵĵ |
Priskribo: Renkontu novajn amikojn en bonvenema etoso kun trinkaĵoj. |
#2 Viva registro de epizodo de Usone Persone
Prezentanto: Brandono Sowers, Rafa Nogueras, Hanso Becklin | Tempo: 11 Julio 19:30h – 21:30h |
Loko: ILC Internacia Ĉambro | Speco: Paneldiskuto |
Priskribo: Aŭskultu kaj vidu viajn plej ŝatatajn podkastistojn registri vivan epizodon. |
#3 Solena Malfermo kaj Precipa Prelego
Prezentanto: Humphrey Tonkin | Tempo: 12 Julio 9:15h – 10:45h |
Loko: ILC Internacia Ĉambro | Speco: Prelego |
Priskribo: Dum la internacia tago de Espero, la estimata Humphrey Tonkin prelegos pri la temo de “Espero”. La programero inkluzivos la kongresan foton. |
#4 Prezento de la filmo 1910
Prezentanto: Ĵenja Amis, Alekso Miller | Tempo: 12 Julio 10:45h – 12:00h |
Loko: ILC Internacia Ĉambro | Speco: Prelego |
Priskribo: Spektu la teatraĵon kiu estis registrita dum la Universala Kongreso en Montrealo, kaj poste parolu kun kaj demandu al la kreintoj de la verko. |
#5 Specialaj interesaj grupoj de Esperanto-USA
Prezentanto: Chuck Mays | Tempo: 12 Julio 10:45h – 12:00h |
Loko: ILC 100 | Speco: Prelego |
Priskribo: Lernu pri la specialaj interesaj grupoj de Esperanto-USA. (Ankaŭ Kanadanaj rajtas partopreni.) La gvidantoj de la SIG-oj priskribos la grupojn, kaj vi rajtos demandi pri la agadoj de la grupoj. Se vi deziras komencigi SIG-on, vi lernos la simplan manieron ĝin faru. Nune Ekzistas SIG-oj pri amatora radio, birdobservado, LGBTQ+, rolludado, ŝakludo, veganismo. |
#6 Fulmprelegoj, parto 1
Prezentanto: Luis Obando | Tempo: 12 Julio 14:15h – 15:30h |
Loko: ILC 102 | Speco: Prelego(j) |
Priskribo: Ĉu vi volas prezenti en Esperanto, eĉ simple por plibonigi vian regadon de la lingvo? Jen la oportuno provi prezentadon, sen la ĝeno prepari dumhoran prelegon. Eksperimentu kun mallonga “fulm-prelego”, kaj forlasu maltrankvilojn! Estos du periodoj de fulmprelegoj por prezenti. |
#7 Ĉu la stelo pli verdas? Perspektivoj pri vivo en Usono kaj Kanado
Prezentanto: Jed Meltzer | Tempo: 12 Julio 13:00h – 14:15h |
Loko: ILC Internacia Ĉambro | Speco: Paneldiskuto |
Priskribo: La landlimo inter Usono kaj Kanado estas ja pli dika ol tiuj en Eŭropo, sed sufiĉe multaj Esperantistoj sukcesis transiri ĝin por loĝi en ambaŭ landoj dum partoj de siaj vivoj. En tiu ĉi paneldiskuto, ni invitas homojn kiuj migris el unu al la alia priskribi siajn spertojn, perspektivojn, kaj opiniojn pri la avantaĝoj kaj malavantaĝoj loĝi en ambaŭ landoj. Dum ni planas tion ĉi, je la tempo de la inaŭguro de Prezidanto Trump, ĝi estas aparte interesa temo pro la minacoj aneksi Kanadon, do kiu scias kiaj surprizoj okazos inter tiam kaj la tempo de la kongreso? Se vi ŝatus paroli en la panelo, bonvolu retpoŝti al jedmeltzer@gmail.com. Tamen, aŭskultantaranoj ankaŭ havos oportunon paroli mallonge kaj fari demandojn por la panelanoj. |
#8 Ukrainio: La historio kiu kaŭzis la hodiaŭan situacion
Prezentanto: Evgen Kovtonjuk | Tempo: 12 Julio 13:00h – 14:15h |
Loko: ILC 100 | Speco: Prelego |
Priskribo: La nuna, bedaŭrinda konflikto inter Ukrainion kaj Rusion venis de multaj jarcentoj da historio. Eksciu pri tiu ĉi historio de la honora gasto Evgen Kovtonjuk por informiĝi vin kiel la konflikto estiĝis. |
#9 Demandoj kaj respondoj pri Toki Pona
Prezentanto: Sonja Lang | Tempo: 12 Julio 13:00h – 14:15h |
Loko: ILC 102 | Speco: Prelego |
Priskribo: Kun ĝia kreinto, interparolu kaj demandu ĉion pri nia preskaŭ-plej ŝatata planlingvo. |
#10 Kien iru UEA?
Prezentanto: Duncan Charters | Tempo: 12 Julio 14:15h – 15:30h |
Loko: ILC Internacia Ĉambro | Speco: Prelego |
Priskribo: La organizaĵo UEA nun situas ĉe decid-punkto, kiel daŭre subteni nian kunhavitan lingvon kaj ties komunumon. Aŭskultu la prezidanton de UEA mem por ekscii pri la nuna situacio kaj kiel gvidi la plej gravan esperantan institucion. |
#11 Kultura signifo de tradicia Indonezia ŝtofo “ULOS” el norda Samatro
Prezentanto: Ilia Dewi | Tempo: 12 Julio 14:15h – 15:30h |
Loko: ILC 100 | Speco: Prelego |
Priskribo: La ŝtofo “ULOS”, de la Batakoj de Indonezio, enhavas riĉan kulturan signifon, kiun la honora gasto Ilia Dewi feliĉe klarigos al partoprenantoj. |
#12 Mia sperto denaskigi miajn filinojn
Prezentanto: Amanda Schmidt | Tempo: 12 Julio 10:45h – 12:00h |
Loko: ILC 102 | Speco: Prelego |
Priskribo: Dum mia 16-monata vojaĝado per Pasporta Servo kiel junulino, mi gastis ĉe pluraj internaciaj familioj, kiuj parolis Esperanton hejme. Estis mirinda sperto, povi paroli Esperanton al etaj infanoj kiuj flue parolis la lingvon. Post mia reveno, kiam mi patriniĝis, mi decidis mem paroli Esperanton al miaj filinoj, kaj la sperto estis mirinda — ĉe la pinto estis nia partopreno dufoje en la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj (REF) en Eŭropo. Venu aŭdi kial mi emis denaskigi miajn infanojn, kaj kiaj estis la rezultoj. Ĉu ili havis bonajn spertojn rilate al la Esperanto-komunumo? Kiel Esperanto riĉigis iliajn vivojn? Kiaj estas iliaj impresoj pri Esperantujo, kiel denaskuloj? Kial tia entrepreno eĉ indas? |
#13 Paneldiskuto pri agado por Esperanto-kulturo: Defioj kaj praktikoj
Prezentanto: Stela Besenyei-Merger | Tempo: 12 Julio 15:30h – 16:45h |
Loko: ILC Internacia Ĉambro | Speco: Paneldiskuto |
Priskribo: ĵĵĵ |
#14 La venonta kongreso
Prezentanto: (Decidota) | Tempo: 12 Julio 15:30h – 16:15h |
Loko: ILC 100 | Speco: Prelego |
Priskribo: Kie okazos la venontjara kongreso? Eksciu kun la organizontoj! Detaloj aperos poste. |
#15 Paralela Universo: Kien nun?
Prezentanto: Jed Meltzer | Tempo: 12 Julio 16:15h – 17:00h |
Loko: ILC 100 | Speco: Aferkunsido |
Priskribo: Paralela Universo estas unu-taga festo de Esperanto, okazonta en diversaj lokoj samtempe la trian sabaton de aŭgusto. PU komenciĝis en 2016, kaj kvankam kutime partoprenas grupoj de ĉiuj kontinentoj (ekz. Filipinoj pasintjare), la kerno de la afero restas en NordAmeriko, kie kutime 15-25 grupoj partoprenas. La celo de PU estas vigligi lokajn grupojn, kaj doni oportunon al Esperantistoj sperti etan kongresan etoson eĉ se ili ne povas vojaĝi al grandaj kongresoj, kaj ne havas fortan lokan klubon kutime. Ankaŭ, per afiŝi fotojn kaj rakontojn en tutmondaj sociaj retejoj samtage, ĝi kreas entuziasmon pri Esperanto vastskale. Tiel ĝi estis sukcesa, sed la afero ankoraŭ ne regajnis sian forton post la pandemio. En tiu ĉi programero, ni invitas partoprenintojn kaj partoprenontojn de PU dividi sian sperton, diskuti kio funkcias bone kaj kio ne, kaj kune plani la estontecon de la projekto. Aparte estus utile varbi novajn organizantojn kaj estraranojn por fortigi kaj renovigi la planadon de PU. |
#16 Esperanto-USA aferkunsido por membroj
Prezentanto: Brandono Sowers | Tempo: 12 Julio 15:30h – 17:00h |
Loko: ILC 102 | Speco: Aferkunsido |
Priskribo: Kun la estraranoj de via propra Esperanto-USA, parolu kaj decidu pri la gravaj aferoj de la jaro. Oni estu membro de Esperanto-USA partopreni. |
#17 Komerco kaj Esperanto
Prezentanto: John Huang | Tempo: 12 Julio 17:00h – 18:00h |
Loko: ILC 100 | Speco: Prelego |
Priskribo: Esperanto kaj Komerco: La Rolo de IKEF en la Ekonomia Mondo Ĉu vi iam demandis vin, kiel Esperanto povas utili en la mondo de komerco? En ĉi tiu prelego, ni esploros la rilaton inter Esperanto kaj internacia komerco, montrante konkretajn ekzemplojn de ĝia praktika uzo en komercaj interagoj. Ni ankaŭ prezentos la agadon de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio), kiu ligas entreprenistojn kaj ekonomiajn profesiulojn tra la mondo pere de Esperanto. Vi ekscios, kiel IKEF subtenas kunlaboron inter firmaoj, faciligas komercajn kontaktojn kaj disponigas unikan platformon por interŝanĝo de spertoj. Se vi interesiĝas pri internacia komerco, lingvaj strategioj aŭ simple volas ekscii pli pri la ekonomiaj aplikoj de Esperanto, ĉi tiu prelego donos al vi novajn perspektivojn. Aliĝu al ni kaj malkovru, kiel Esperanto povas esti valora ilo en la tutmonda merkato! |
#28 Libropaĝmarkiloj
Prezentanto: Charles Germany | Tempo: 12 Julio 17:00h – 18:00h |
Loko: ILC 102 | Speco: Prelego |
Priskribo: Kio estas la projekto kaj kiel uzi viajn Libropaĝmarkiloj! |
#19 Arta Vespero
Prezentanto: ĵĵĵ | Tempo: 12 Julio 19:30h – 21:30h |
Loko: ILC Internacia Ĉambro | Speco: Spektaklo |
Priskribo: ĵĵĵ |
#20 Enprofundiĝi en orientafrikan kulturon
Prezentanto: Jeremie Sabiyumva | Tempo: 13 Julio 9:30h – 10:45h |
Loko: ILC Internacia Ĉambro | Speco: Prelego |
Priskribo: Kun la honora gasto Jeremie Sabiyumva, eksciu pri la landoj kaj kulturoj kiuj gastigis la lasta Universala Kongreso: tiuj de orientafriko. |
#21 Prezento de nova mikronovelaro, “Centvorte”
Prezentanto: Rafa Nogueras, Stela Besenyei-Merger | Tempo: 13 Julio 9:30h – 10:45h |
Loko: ILC 100 | Speco: Prelego |
Priskribo: Ĵus eldoniĝis “Centvorte”, nova mikronovelaro de la portorika verkisto Jorge Rafael “Rafa” Nogueras. Stela Besenyei-Merger moderigos legosalonon de elektitaj mikronoveloj kaj Rafa estos tie por prezenti la libron kaj respondi al demandoj. |
#22 Pri Amerika kunlaboro
Prezentanto: Brandono Sowers, Garry Evans | Tempo: 13 Julio 10:45h – 12:00h |
Loko: ILC Internacia Ĉambro | Speco: Paneldiskuto |
Priskribo: En la nuna erao de minacoj kaj timigoj inter landoj de la okcidenta duonglobo, kiel animo paca kaj frateca venku? Ĉeestu tiun ĉi paneldiskuto kun la prezidentoj de la Kanada Esperanto-Asocio kaj Esperanto-USA, inter aliaj, por diskuti solvojn kaj alirojn. |
#23 Fulmprelegoj, parto 2
Prezentanto: Luis Obando | Tempo: 13 Julio 10:45h – 12:00h |
Loko: ILC 100 | Speco: Prelego(j) |
Priskribo: Ĉu vi volas prezenti en Esperanto, eĉ simple por plibonigi vian regadon de la lingvo? Jen la oportuno provi prezentadon, sen la ĝeno prepari dumhoran prelegon. Eksperimentu kun mallonga “fulm-prelego”, kaj forlasu maltrankvilojn! Estos du periodoj de fulmprelegoj por prezenti. |
#24 La Kanadaj Zamenhofoj
Prezentanto: Ĵenja Amis | Tempo: 13 Julio 10:45 – 12:00h |
Loko: ILC 102 | Speco: Prelego |
Priskribo: Lernu pri la familio de Zamenhof, kiu translokiĝis al Kanado en la fino de la 19-a jarcento! |
#25 Esperanto en la familio: spertoj de esploro el intervjuoj kun denaskuloj kaj gepatroj trans diversaj kontinentoj
Prezentanto: Stela Besenyei-Merger | Tempo: 13 Julio 13:00h – 14:15h |
Loko: ILC Internacia Ĉambro | Speco: Prelego |
Priskribo: ĵĵĵ |
#26 Ni evoluigu nian esperantistecon
Prezentanto: Bill Maxey | Tempo: 13 Julio 13:00h – 14:15h |
Loko: ILC 100 | Speco: Prelego |
Priskribo: Tiu ĉi sesio tauĝas por ĉiuj, ĉar ĉiu el ni jam havas sian propran kaj unikan aron da ligoj kun individuoj, organizoj kaj kulturaĵoj en la E-mondo. Kiuj, kiaj kaj kiom multaj ili estas? Kiel bone ili kontentigas nin? Ĉu indas fari ŝanĝojn? Post skiza superrigardo de la diverseco de tiu mondo, ni metos tiujn ligojn niajn en la fokuson kaj ekzamenos ilin laŭ kelkaj kriterioj. Ĉiu el ni vidos pli klare sian E-profilon kaj povos do pli atente taksi ĝin: ĉu adekvata? ĉu kontentiga? ĉu reviziinda? Kiel? Ekzistas multaj manieroj evoluigi nian esperantistecon. Ni pripensu la plej tauĝajn rimedojn por tion fari, pli celkonscie konsiderante la abundajn eblojn. Ni tamen ne forgesu tion ke niaj individuaj decidoj efikos ankaŭ sur la E-komunumon. Se ili povos utili al ni mem kaj samtempe kontribui al la vigleco de nia lingvo kaj ties kulturo, des pli bone. Esperanto ja riĉigas niajn vivojn. Kiel ni—laŭ niaj interesoj kaj kapabloj—povas rekompenci tion? Kiel do eblas pli tauĝe kontentigi niajn proprajn bezonojn kaj ankaŭ tiujn de nia eksterordinara socio? Venu scivola. Eliru kuraĝigita—eventuale inspirita! |
#27 La vivo kaj verkado de blinda esperantisto Vasil Eroŝenko
Prezentanto: Evgen Kovtonjuk | Tempo: 13 Julio 13:00h – 14:15h |
Loko: ILC 102 | Speco: Prelego |
Priskribo: ĵĵĵ |
#28 Pi lokaj movadoj, kun kelkaj Honoraj Gastoj
Prezentanto: Garry Evans, Jeremie Sabiyumva, Egven Kotonjuk, Helena Avila | Tempo: 13 Julio 14:15h – 15:30h |
Loko: ILC Internacia Ĉambro | Speco: Paneldiskuto |
Priskribo: Kun reprezentantoj de ĉiun kontinenton (krom Oceanio), eksciu pri diversaj lokaj movadoj, kiel ili formiĝas, kaj kiel ili kondutas sin. |
#29 Iloj por pli bonigi vian Esperantajn skribaĵojn
Prezentanto: Chuck Mays | Tempo: 13 Julio 14:15h – 15:30h |
Loko: ILC 100 | Speco: Prelego |
Priskribo: Lernu uzi ilojn kiel Lernohelpilon, Open Office, Retajn Vortarojn, Tekstaron, Google Translate kaj AI (artefarita inteligento). Tiu sesio temas pri trovi kaj korekti gramatikajn problemojn, literumajn erarojn, kaj la elekton de la plej taŭgaj vortoj. |
#30 Paneldiskuto pri podkastoj: Babibejo + Usone Persone
Prezentanto: Helena Avila, membroj de Usone Persone | Tempo: 13 Julio 15:30h – 16:45h |
Loko: ILC Internacia Ĉambro | Speco: Paneldiskuto |
Priskribo: En ĉi tiu paneldiskuto, eksciu pri la mondo de esperantaj podkastoj kun pluraj el la plej famaj tiaj podkastoj. Kun la honora gasto Helena Avila, nepre ne maltrafu tiun ĉi kolizion de podkastaj mondoj! |
#31 Mia trijara vojaĝo kiel UK-fotisto
Prezentanto: John Huang | Tempo: 13 Julio 15:30h – 16:45h |
Loko: ILC 100 | Speco: Prelego |
Priskribo: Mia vojaĝo kiel UK-fotisto komenciĝis en 2022. Tiun jaron mi eldonis fotolibron en Esperanto pri la rakontoj de Sciuro Georgo. Tiu libro ricevis grandan aprezon inter esperantistoj kaj donis al mi la ŝancon esti invitita kiel la oficiala fotisto de la 107-a Universala Kongreso (UK) en Montrealo, Kanado. Tie mi kaptis la plej belajn momentojn de la kongreso kaj montris la viglan spiriton de la esperantistaro. En 2023 mi daŭrigis mian taskon dum la 108-a UK en Torino, Italio, kie mi ankaŭ fotis la mirindajn pejzaĝojn kaj kulturajn vidindaĵojn de la lando. 2024 estis historia jaro por UK – ĝi unuafoje okazis sur la afrika kontinento! Mi havis la honoron plene dokumenti la 109-an UK en Aruŝo, Tanzanio. Mi kaptis ne nur la imponaĵojn de la kongreso mem, sed ankaŭ la majestajn pejzaĝojn de Serengeti-Nacia Parko, la mirindan faŭnon, kaj la unikan kulturon de la maasaj homoj. En 2025, dum la Du landa Kongreso en Toronto, mi rakontos pri miaj tri jaroj kiel UK-fotisto. De la rakontoj de Sciuro Georgo ĝis la historiaj momentoj de la UK, mia vojaĝo estis plena de inspiro kaj aventuro. Venu kaj malkovru la magion de tiuj rakontoj tra miaj fotoj! |
#32 Prezento de la filmo Himalia
Prezentanto: Ĵenja Amis | Tempo: 13 Julio 15:30h – 16:45h |
Loko: ILC 102 | Speco: Paneldiskuto |
Priskribo: Ĉeestu la prezenton de la esperantan filmon Himalia, kaj poste interparolu kun la kreintoj. |
#33 Ni rapide kun-kreu krucvort-enigmon
Prezentanto: Kartero Williams | Tempo: 13 Julio 16:45h – 17:45h |
Loko: ILC Internacia Ĉambro | Speco: Atelerio |
Priskribo: Krei krucvort-enigmon ne devas esti malfacile! Dum la pasintaj du jaroj mi kreis 15 uson-stilajn krucvort-enigmojn por Usona Esperantisto, kaj mi volas dishavigi tiun sperton kun vi. Per demokratia kunlaboro, ni plenigos malgrandan kradon kaj elpensos sagacajn indikojn por ĉiu vorto. Verŝajne ni renkontos novajn rarajn vortojn kaj pridiskutos strategiojn aplikeblajn por verki amuze defian enigmon. Vi povas vidi pli pri mia metodo kaj miaj enigmoj ĉe: enigmoj.net |
#34 Prezento de Oomoto
Prezentanto: Masajuki Kobajaŝi | Tempo: 13 Julio 16:45h – 17:45h |
Loko: ILC 100 | Speco: Prelego |
Priskribo: En 1892 la religio Oomoto estis fondita en Japanio. Ĝi aspektas tute japaneca, sed la celo estas savado de la mondo, rekonstruo de la tuta mondo. Oomoto estas vaste konata religio en esperantujo. multaj esperantistoj jam vizitis Oomoton kaj ankoraŭ multaj neniam vizitis. Deguĉi onisaburo estas fame konata homo en esperantujo. Li estas kunfondinto de Oomoto. Tamen ĉu multaj esperantistoj scias pri la fondintino de Oomoto? Oomoto havas du ĉefajn sankatajn terenojn, Ajabe kaj Kameoka. Ni promenu pere de fotoj la sanktajn terenojn, en kiuj ni trovos konstruaĵojn ŝtonojn lagon ktp. Dum la prezentado ni scios kian epizodon Oomoto havas, kaj ni povos pli profundigi la sciojn pri la ideo de Oomoto kaj el la klarigo ni komprenos iom bazajn instruojn de Oomoto, ekz. pri dioj, pri historio, pri spirita mondo kaj pri tio, kion ni studas dum la vivo. Post la prezentado, povos esti, ke ni konscios, ke Oomoto estas malgranda religio sed ĝi havas grandan deziron, kiel Esperanto. |
#35 “Malsolena” Fermo kaj Festo
Prezentanto: – | Tempo: 13 Julio 19:00h – ĵĵĵ |
Loko: Pola Kombatanta Halo 206 Beverley St, Toronto, ON M5T 1Z3 | Speco: Festo |
Priskribo: Festu, bankedu, kaj celebri nian koran komunumon kune ĉe la “malsolena” fermo de nia kongreso. Ankoraŭ okazos eventojn post tiu ĉi vespero, sed ni faru la oficialan fermon de la kongreso vigla kaj energia! |