Dimanĉo, la 13a de Julio, 2025 19:00
Loko: Polish Combatant’s Hall (SPK) 206 Beverley St. Toronto, ON M5T 1Z3
Inkluzivas:
- Bufeda vespermanĝo, Pola kuirarto kun vegetaranaj / veganaj / senglutenaj opcioj.
- Dezerto, kafo kaj teo.
- Dancado
- La festo kaj manĝaĵo estas inkluzivita en via aliĝ-kotizo por la kongreso.
- Alkoholaj drinkoj kaj aliaj trinkaĵoj (sukoj ktp.) aĉeteblos ĉe la festo kontraŭ kontanta mono.
Kiel atingi SPK ekde la ILC:
- Piediri – Postulas 20-30 minutojn. Se vi facile perdiĝas kaj deziras absolute rektan vojon, vi povas piediri okcidenten laŭ Dundas St. ĝis Beverley St., kaj turniĝi dekstren. Sed estas malpli longe piediri laŭ Gerard aŭ Gould; tamen tiel oni devas turniĝi en diversaj lokaj por daŭrigi okcidenten – vi povas uzi map-softvaron por la detaloj.
- Trame – 23 minutojn laŭ Google Maps. Piediru suden en Jarvis ĝis Jarvis kaj Dundas, kaj prenu la tramon 505 okcidenten ĝis Beverley. Elirinte, turniĝu dekstren kaj piediru norden. Alterne, vi povas piediri norden al Carlton St., kaj preni la tramon 506 okcidenten, kaj iri ĝis Beverley (notu kaj Carlton St. fariĝas College St. kiam vi kruceiros Yonge St.), kaj poste piediri suden laŭ Beverley. Ambaŭ elektoj estas pli-malpli egalaj.
