Priskribo: Aŭskultu kaj vidu viajn plej ŝatatajn podkastistojn registri vivan epizodon.
#3 Solena Malfermo kaj Precipa Prelego
Prezentanto: Humphrey Tonkin
Tempo: 12 Julio 9:15h – 10:45h
Loko: ILC Internacia Ĉambro
Speco: Prelego
Priskribo: Dum la internacia tago de Espero, la estimata Humphrey Tonkin prelegos pri la temo de “Espero”. La programero inkluzivos la kongresan foton.
#4 Prezento de la dokumenta filmo Esplorante 1910
Prezentanto: Ĵenja Amis, Alekso Miller
Tempo: 12 Julio 10:45h – 12:00h
Loko: ILC Internacia Ĉambro
Speco: Prelego, filmo
Priskribo: Alekso kaj Ĵenja prezentos novan dokumentan filmon pri la teatraĵo “1910.” Vi vidos forgesitajn tombojn de Zamenhofoj, provludojn de aktoroj, kaj eĉ scenon el la Ŝekspira komedio “Kiel Plaĉas Al Vi.”
#5 Specialaj interesaj grupoj de Esperanto-USA
Prezentanto: Chuck Mays
Tempo: 12 Julio 10:45h – 12:00h
Loko: ILC 100
Speco: Prelego
Priskribo: Lernu pri la specialaj interesaj grupoj de Esperanto-USA. (Ankaŭ Kanadanaj rajtas partopreni.) La gvidantoj de la SIG-oj priskribos la grupojn, kaj vi rajtos demandi pri la agadoj de la grupoj. Se vi deziras komencigi SIG-on, vi lernos la simplan manieron ĝin faru. Nune Ekzistas SIG-oj pri amatora radio, birdobservado, LGBTQ+, rolludado, ŝakludo, veganismo.
#6 Fulmprelegoj, parto 1
Prezentanto: Luis Obando
Tempo: 12 Julio 14:15h – 15:30h
Loko: ILC 102
Speco: Prelego(j)
Priskribo: Ĉu vi volas prezenti en Esperanto, eĉ simple por plibonigi vian regadon de la lingvo? Jen la oportuno provi prezentadon, sen la ĝeno prepari dumhoran prelegon. Eksperimentu kun mallonga “fulm-prelego”, kaj forlasu maltrankvilojn! Jen la listoj de programeroj: – Sherry Wells: SEKSO! / Esperanto Por Virinoj – Peggy Dolter: Niaj virtualaj kunvenoj – Remond Mata Matumona: Rilato inter mondanoj pere de la lingvo esperanto – Mara Rockliff: Kraŝu en Kanado! La Frapa Historio de Frua Flugado Estos du periodoj de fulmprelegoj por prezenti.
#7 Ĉu la stelo pli verdas? Perspektivoj pri vivo en Usono kaj Kanado
Prezentanto: Jed Meltzer
Tempo: 12 Julio 13:00h – 14:15h
Loko: ILC Internacia Ĉambro
Speco: Paneldiskuto
Priskribo: La landlimo inter Usono kaj Kanado estas ja pli dika ol tiuj en Eŭropo, sed sufiĉe multaj Esperantistoj sukcesis transiri ĝin por loĝi en ambaŭ landoj dum partoj de siaj vivoj. En tiu ĉi paneldiskuto, ni invitas homojn kiuj migris el unu al la alia priskribi siajn spertojn, perspektivojn, kaj opiniojn pri la avantaĝoj kaj malavantaĝoj loĝi en ambaŭ landoj. Dum ni planas tion ĉi, je la tempo de la inaŭguro de Prezidanto Trump, ĝi estas aparte interesa temo pro la minacoj aneksi Kanadon, do kiu scias kiaj surprizoj okazos inter tiam kaj la tempo de la kongreso? Se vi ŝatus paroli en la panelo, bonvolu retpoŝti al jedmeltzer@gmail.com. Tamen, aŭskultantaranoj ankaŭ havos oportunon paroli mallonge kaj fari demandojn por la panelanoj.
#8 Ukrainio: La historio kiu kaŭzis la hodiaŭan situacion
Prezentanto: Evgen Kovtonjuk
Tempo: 12 Julio 13:00h – 14:15h
Loko: ILC 100
Speco: Prelego
Priskribo: La nuna, bedaŭrinda konflikto inter Ukrainion kaj Rusion venis de multaj jarcentoj da historio. Eksciu pri tiu ĉi historio de la honora gasto Evgen Kovtonjuk por informiĝi vin kiel la konflikto estiĝis.
#9 Demandoj kaj respondoj pri Toki Pona
Prezentanto: Sonja Lang
Tempo: 12 Julio 13:00h – 14:15h
Loko: ILC 102
Speco: Prelego
Priskribo: Kun ĝia kreinto, interparolu kaj demandu ĉion pri nia preskaŭ-plej ŝatata planlingvo.
#10 Kien iru UEA?
Prezentanto: Duncan Charters
Tempo: 12 Julio 14:15h – 15:30h
Loko: ILC Internacia Ĉambro
Speco: Prelego
Priskribo: La organizaĵo UEA nun situas ĉe decid-punkto, kiel daŭre subteni nian kunhavitan lingvon kaj ties komunumon. Aŭskultu la prezidanton de UEA mem por ekscii pri la nuna situacio kaj kiel gvidi la plej gravan esperantan institucion.
#11 Kultura signifo de tradicia Indonezia ŝtofo “ULOS” el norda Samatro
Prezentanto: Ilia Dewi
Tempo: 12 Julio 14:15h – 15:30h
Loko: ILC 100
Speco: Prelego
Priskribo: La ŝtofo “ULOS”, de la Batakoj de Indonezio, enhavas riĉan kulturan signifon, kiun la honora gasto Ilia Dewi feliĉe klarigos al partoprenantoj.
#12 Mia sperto denaskigi miajn filinojn
Prezentanto: Amanda Schmidt
Tempo: 12 Julio 10:45h – 12:00h
Loko: ILC 102
Speco: Prelego
Priskribo: Dum mia 16-monata vojaĝado per Pasporta Servo kiel junulino, mi gastis ĉe pluraj internaciaj familioj, kiuj parolis Esperanton hejme. Estis mirinda sperto, povi paroli Esperanton al etaj infanoj kiuj flue parolis la lingvon. Post mia reveno, kiam mi patriniĝis, mi decidis mem paroli Esperanton al miaj filinoj, kaj la sperto estis mirinda — ĉe la pinto estis nia partopreno dufoje en la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj (REF) en Eŭropo. Venu aŭdi kial mi emis denaskigi miajn infanojn, kaj kiaj estis la rezultoj. Ĉu ili havis bonajn spertojn rilate al la Esperanto-komunumo? Kiel Esperanto riĉigis iliajn vivojn? Kiaj estas iliaj impresoj pri Esperantujo, kiel denaskuloj? Kial tia entrepreno eĉ indas?
#13 Paneldiskuto pri agado por Esperanto-kulturo: Defioj kaj praktikoj
Prezentanto: Stela Besenyei-Merger
Tempo: 12 Julio 15:30h – 16:45h
Loko: ILC Internacia Ĉambro
Speco: Paneldiskuto
Priskribo: En tiu ĉi sukoplena babilado Stela demandos aktivulojn en la arta kampo de Esperantujo kial kaj kiel ili faras kion ili faras? Kiam oni jam havas bonan nivelon de Esperanto-kono kiel altigi ĝin eĉ plu, ekzemple per uzi ĝin por artaj celoj? Kiuj estas la donacoj de verki novelojn, realigi teatraĵon, filmi rakontetojn en Esperanto? Kiuj estas la defioj? Rafa Nogueras novelverkisto, Alekso Miller aktoro, filmisto, Ĵenja Amis teatraĵverkisto kaj Garry Evans aktoro kunpensos pri tiuj demandoj. Ni aŭdos kelkajn rakontojn de malantaŭ la kulisoj de iliaj realigitaj projektoj kaj espereble ricevos ankaŭ konsilojn de tiuj spertuloj por realigi viajn artajn revojn en Esperantujo.
#14 La venonta kongreso
Prezentanto: (Decidota)
Tempo: 12 Julio 15:30h – 16:15h
Loko: ILC 100
Speco: Prelego
Priskribo: Kie okazos la venontjara kongreso? Eksciu kun la organizontoj! Detaloj aperos poste.
#15 Paralela Universo: Kien nun?
Prezentanto: Jed Meltzer
Tempo: 12 Julio 16:15h – 17:00h
Loko: ILC 100
Speco: Aferkunsido
Priskribo: Paralela Universo estas unu-taga festo de Esperanto, okazonta en diversaj lokoj samtempe la trian sabaton de aŭgusto. PU komenciĝis en 2016, kaj kvankam kutime partoprenas grupoj de ĉiuj kontinentoj (ekz. Filipinoj pasintjare), la kerno de la afero restas en NordAmeriko, kie kutime 15-25 grupoj partoprenas. La celo de PU estas vigligi lokajn grupojn, kaj doni oportunon al Esperantistoj sperti etan kongresan etoson eĉ se ili ne povas vojaĝi al grandaj kongresoj, kaj ne havas fortan lokan klubon kutime. Ankaŭ, per afiŝi fotojn kaj rakontojn en tutmondaj sociaj retejoj samtage, ĝi kreas entuziasmon pri Esperanto vastskale. Tiel ĝi estis sukcesa, sed la afero ankoraŭ ne regajnis sian forton post la pandemio. En tiu ĉi programero, ni invitas partoprenintojn kaj partoprenontojn de PU dividi sian sperton, diskuti kio funkcias bone kaj kio ne, kaj kune plani la estontecon de la projekto. Aparte estus utile varbi novajn organizantojn kaj estraranojn por fortigi kaj renovigi la planadon de PU.
#16 Esperanto-USA aferkunsido por membroj
Prezentanto: Brandono Sowers
Tempo: 12 Julio 15:30h – 17:00h
Loko: ILC 102
Speco: Aferkunsido
Priskribo: Kun la estraranoj de via propra Esperanto-USA, parolu kaj decidu pri la gravaj aferoj de la jaro. Oni estu membro de Esperanto-USA partopreni.
#17 Komerco kaj Esperanto
Prezentanto: John Huang
Tempo: 12 Julio 17:00h – 18:00h
Loko: ILC 100
Speco: Prelego
Priskribo: Esperanto kaj Komerco: La Rolo de IKEF en la Ekonomia Mondo Ĉu vi iam demandis vin, kiel Esperanto povas utili en la mondo de komerco? En ĉi tiu prelego, ni esploros la rilaton inter Esperanto kaj internacia komerco, montrante konkretajn ekzemplojn de ĝia praktika uzo en komercaj interagoj. Ni ankaŭ prezentos la agadon de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio), kiu ligas entreprenistojn kaj ekonomiajn profesiulojn tra la mondo pere de Esperanto. Vi ekscios, kiel IKEF subtenas kunlaboron inter firmaoj, faciligas komercajn kontaktojn kaj disponigas unikan platformon por interŝanĝo de spertoj. Se vi interesiĝas pri internacia komerco, lingvaj strategioj aŭ simple volas ekscii pli pri la ekonomiaj aplikoj de Esperanto, ĉi tiu prelego donos al vi novajn perspektivojn. Aliĝu al ni kaj malkovru, kiel Esperanto povas esti valora ilo en la tutmonda merkato!
#28 Projektoj de Esperanto-USA: Libropaĝmarkiloj, Blu-Radia Disko, Filmfestivalo
Prezentanto: Charles Germany
Tempo: 12 Julio 17:00h – 18:00h
Loko: ILC 102
Speco: Prelego
Priskribo: Venu kaj aŭskultu pri la diversaj projektoj kaj artaĵoj de la Usona landa asocio.
#19 Arta Vespero
Prezentanto: (Anoncisto decidota)
Tempo: 12 Julio 19:30h – 21:30h
Loko: ILC Internacia Ĉambro
Speco: Spektaklo
Priskribo: Kuniĝu kun ni por amuza vespero de muzikaĵoj, improv-spektakloj, kaj ajna artaĵo vi mem alportas! La vespero havos kontribuojn de kongresanoj, do se vi interesiĝas partopreni, bonvolu kontakti Ĵenja Amis. Venu kaj ĝuu la talentoj de viaj amikoj kaj kolegoj!
#20 Enprofundiĝi en orientafrikan kulturon
Prezentanto: Jeremie Sabiyumva
Tempo: 13 Julio 9:30h – 10:45h
Loko: ILC Internacia Ĉambro
Speco: Prelego
Priskribo: Kun la honora gasto Jeremie Sabiyumva, eksciu pri la landoj kaj kulturoj kiuj gastigis la lasta Universala Kongreso: tiuj de orientafriko.
#21 Prezento de nova mikronovelaro, “Centvorte”
Prezentanto: Rafa Nogueras, Stela Besenyei-Merger
Tempo: 13 Julio 9:30h – 10:45h
Loko: ILC 100
Speco: Prelego
Priskribo: Ĵus eldoniĝis “Centvorte”, nova mikronovelaro de la portorika verkisto Jorge Rafael “Rafa” Nogueras. Stela Besenyei-Merger moderigos legosalonon de elektitaj mikronoveloj kaj Rafa estos tie por prezenti la libron kaj respondi al demandoj.
#22 Pri Amerika kunlaboro
Prezentanto: Brandono Sowers, Garry Evans
Tempo: 13 Julio 10:45h – 12:00h
Loko: ILC Internacia Ĉambro
Speco: Paneldiskuto
Priskribo: En la nuna erao de minacoj kaj timigoj inter landoj de la okcidenta duonglobo, kiel animo paca kaj frateca venku? Ĉeestu tiun ĉi paneldiskuto kun la prezidentoj de la Kanada Esperanto-Asocio kaj Esperanto-USA, inter aliaj, por diskuti solvojn kaj alirojn.
#23 Fulmprelegoj, parto 2
Prezentanto: Luis Obando
Tempo: 13 Julio 10:45h – 12:00h
Loko: ILC 100
Speco: Prelego(j)
Priskribo: Ĉu vi volas prezenti en Esperanto, eĉ simple por plibonigi vian regadon de la lingvo? Jen la oportuno provi prezentadon, sen la ĝeno prepari dumhoran prelegon. Eksperimentu kun mallonga “fulm-prelego”, kaj forlasu maltrankvilojn! Jen la listoj de programeroj: – David Yaki: Kiel Antaŭenigi Esperanton? – Luis Obando: Ĉu Ni Kunverku Ŝave? – Stela Besenyei-Merger: La arto de atento – Jevheno Kovtonjuk: Milito en Ukrainio; kialoj kaj nuna stato Estos du periodoj de fulmprelegoj por prezenti.
#24 La Kanadaj Zamenhofoj
Prezentanto: Ĵenja Amis
Tempo: 13 Julio 10:45 – 12:00h
Loko: ILC 102
Speco: Prelego
Priskribo: Lernu pri la familio de Zamenhof, kiu translokiĝis al Kanado en la fino de la 19-a jarcento!
#25 Esperanto en la familio: spertoj de esploro el intervjuoj kun denaskuloj kaj gepatroj trans diversaj kontinentoj
Prezentanto: Stela Besenyei-Merger
Tempo: 13 Julio 13:00h – 14:15h
Loko: ILC Internacia Ĉambro
Speco: Prelego
Priskribo: Ĉu vi iam ajn pensis pri voli eduki denaskulon? Ĉu vi trovas la ideon stranga, iom tro idealisma? Sed kiel tio praktike aspektus? Kaj kial komencas denaskulo esplori la komunumon? Kiuj paŝoj gvidas al la volo trovi novajn respondojn al demandoj, kiujn ŝi jam respondis jam milfoje por si mem? En tiu ĉi programero vi povos aŭdi kial Stela komencis esplori, kaj kion ŝi trovis al la demando kion signifas havi Esperanton en la familio? Kial fakte kelkaj homoj decidas eduki la infanojn ankaŭ kun Esperanto? La respondoj al tiuj kaj multaj aliaj demandoj de la esploro surprizos vin.
#26 Ni evoluigu nian esperantistecon
Prezentanto: Bill Maxey
Tempo: 13 Julio 13:00h – 14:15h
Loko: ILC 100
Speco: Prelego
Priskribo: Tiu ĉi sesio tauĝas por ĉiuj, ĉar ĉiu el ni jam havas sian propran kaj unikan aron da ligoj kun individuoj, organizoj kaj kulturaĵoj en la E-mondo. Kiuj, kiaj kaj kiom multaj ili estas? Kiel bone ili kontentigas nin? Ĉu indas fari ŝanĝojn? Post skiza superrigardo de la diverseco de tiu mondo, ni metos tiujn ligojn niajn en la fokuson kaj ekzamenos ilin laŭ kelkaj kriterioj. Ĉiu el ni vidos pli klare sian E-profilon kaj povos do pli atente taksi ĝin: ĉu adekvata? ĉu kontentiga? ĉu reviziinda? Kiel? Ekzistas multaj manieroj evoluigi nian esperantistecon. Ni pripensu la plej tauĝajn rimedojn por tion fari, pli celkonscie konsiderante la abundajn eblojn. Ni tamen ne forgesu tion ke niaj individuaj decidoj efikos ankaŭ sur la E-komunumon. Se ili povos utili al ni mem kaj samtempe kontribui al la vigleco de nia lingvo kaj ties kulturo, des pli bone. Esperanto ja riĉigas niajn vivojn. Kiel ni—laŭ niaj interesoj kaj kapabloj—povas rekompenci tion? Kiel do eblas pli tauĝe kontentigi niajn proprajn bezonojn kaj ankaŭ tiujn de nia eksterordinara socio? Venu scivola. Eliru kuraĝigita—eventuale inspirita!
#27 La vivo kaj verkado de blinda esperantisto Vasil Eroŝenko
Prezentanto: Evgen Kovtonjuk
Tempo: 13 Julio 13:00h – 14:15h
Loko: ILC 102
Speco: Prelego
Priskribo: Ĉeestu kaj aŭskultu la biografion de unu el la plej famaj verkistaj Esperantistoj, Ukraino Vasil Eroŝenko, de lia samlandano kaj nia honora gasto, Evgen Kovtonjuk.
#28 Pi lokaj movadoj, kun kelkaj Honoraj Gastoj
Prezentanto: Garry Evans, Jeremie Sabiyumva, Jevheno Kovtonjuk, Helena Avila
Tempo: 13 Julio 14:15h – 15:30h
Loko: ILC Internacia Ĉambro
Speco: Paneldiskuto
Priskribo: Kun reprezentantoj de ĉiun kontinenton (krom Oceanio), eksciu pri diversaj lokaj movadoj, kiel ili formiĝas, kaj kiel ili kondutas sin.
#29 Iloj por pli bonigi vian Esperantajn skribaĵojn
Prezentanto: Chuck Mays
Tempo: 13 Julio 14:15h – 15:30h
Loko: ILC 100
Speco: Prelego
Priskribo: Lernu uzi ilojn kiel Lernohelpilon, Open Office, Retajn Vortarojn, Tekstaron, Google Translate kaj AI (artefarita inteligento). Tiu sesio temas pri trovi kaj korekti gramatikajn problemojn, literumajn erarojn, kaj la elekton de la plej taŭgaj vortoj.
#30 Paneldiskuto pri podkastoj: Babibejo + Usone Persone
Prezentanto: Helena Avila, membroj de Usone Persone
Tempo: 13 Julio 15:30h – 16:45h
Loko: ILC Internacia Ĉambro
Speco: Paneldiskuto
Priskribo: En ĉi tiu paneldiskuto, eksciu pri la mondo de esperantaj podkastoj kun pluraj el la plej famaj tiaj podkastoj. Kun la honora gasto Helena Avila, nepre ne maltrafu tiun ĉi kolizion de podkastaj mondoj!
#31 Mia trijara vojaĝo kiel UK-fotisto
Prezentanto: John Huang
Tempo: 13 Julio 15:30h – 16:45h
Loko: ILC 100
Speco: Prelego
Priskribo: Mia vojaĝo kiel UK-fotisto komenciĝis en 2022. Tiun jaron mi eldonis fotolibron en Esperanto pri la rakontoj de Sciuro Georgo. Tiu libro ricevis grandan aprezon inter esperantistoj kaj donis al mi la ŝancon esti invitita kiel la oficiala fotisto de la 107-a Universala Kongreso (UK) en Montrealo, Kanado. Tie mi kaptis la plej belajn momentojn de la kongreso kaj montris la viglan spiriton de la esperantistaro. En 2023 mi daŭrigis mian taskon dum la 108-a UK en Torino, Italio, kie mi ankaŭ fotis la mirindajn pejzaĝojn kaj kulturajn vidindaĵojn de la lando. 2024 estis historia jaro por UK – ĝi unuafoje okazis sur la afrika kontinento! Mi havis la honoron plene dokumenti la 109-an UK en Aruŝo, Tanzanio. Mi kaptis ne nur la imponaĵojn de la kongreso mem, sed ankaŭ la majestajn pejzaĝojn de Serengeti-Nacia Parko, la mirindan faŭnon, kaj la unikan kulturon de la maasaj homoj. En 2025, dum la Du landa Kongreso en Toronto, mi rakontos pri miaj tri jaroj kiel UK-fotisto. De la rakontoj de Sciuro Georgo ĝis la historiaj momentoj de la UK, mia vojaĝo estis plena de inspiro kaj aventuro. Venu kaj malkovru la magion de tiuj rakontoj tra miaj fotoj!
#32 Prezento de la filmo Himalia
Prezentanto: Nicolas Viau
Tempo: 13 Julio 15:30h – 16:45h
Loko: ILC 102
Speco: Paneldiskuto
Priskribo: Projekcio de la mallonga (20-minuta) kanada sciencfikcia filmo en Esperanto “Himalia”. Temas pri originala kreaĵo de Clara Milo kaj Juliette Lossky, al kiu, aldone al la kreivo de la kinartistoj, bele kontribuas nia lingvo. La tuta dialogaro estas en Esperanto. Ni ne malkaŝu pli da detaloj – ne maltrafu tiun maloftan okazon spekti tiun unikan filmon! Nicolas Viau, kiu kunordigis la Esperantigon de la filmo, helpe de aliaj kebekiaj Esperantistoj, poste iom rakontos pri la projekto kaj respondos la demandojn de la publiko.
#33 Ni rapide kun-kreu krucvort-enigmon
Prezentanto: Kartero Williams
Tempo: 13 Julio 16:45h – 17:45h
Loko: ILC Internacia Ĉambro
Speco: Atelerio
Priskribo: Krei krucvort-enigmon ne devas esti malfacile! Dum la pasintaj du jaroj mi kreis 15 uson-stilajn krucvort-enigmojn por Usona Esperantisto, kaj mi volas dishavigi tiun sperton kun vi. Per demokratia kunlaboro, ni plenigos malgrandan kradon kaj elpensos sagacajn indikojn por ĉiu vorto. Verŝajne ni renkontos novajn rarajn vortojn kaj pridiskutos strategiojn aplikeblajn por verki amuze defian enigmon. Vi povas vidi pli pri mia metodo kaj miaj enigmoj ĉe: enigmoj.net
#34 Prezento de Oomoto
Prezentanto: Masajuki Kobajaŝi
Tempo: 13 Julio 16:45h – 17:45h
Loko: ILC 100
Speco: Prelego
Priskribo: En 1892 la religio Oomoto estis fondita en Japanio. Ĝi aspektas tute japaneca, sed la celo estas savado de la mondo, rekonstruo de la tuta mondo. Oomoto estas vaste konata religio en esperantujo. multaj esperantistoj jam vizitis Oomoton kaj ankoraŭ multaj neniam vizitis. Deguĉi onisaburo estas fame konata homo en esperantujo. Li estas kunfondinto de Oomoto. Tamen ĉu multaj esperantistoj scias pri la fondintino de Oomoto? Oomoto havas du ĉefajn sankatajn terenojn, Ajabe kaj Kameoka. Ni promenu pere de fotoj la sanktajn terenojn, en kiuj ni trovos konstruaĵojn ŝtonojn lagon ktp. Dum la prezentado ni scios kian epizodon Oomoto havas, kaj ni povos pli profundigi la sciojn pri la ideo de Oomoto kaj el la klarigo ni komprenos iom bazajn instruojn de Oomoto, ekz. pri dioj, pri historio, pri spirita mondo kaj pri tio, kion ni studas dum la vivo. Post la prezentado, povos esti, ke ni konscios, ke Oomoto estas malgranda religio sed ĝi havas grandan deziron, kiel Esperanto.
#35 “Malsolena” Fermo kaj Festo
Prezentanto: –
Tempo: 13 Julio 19:00h – 22:00h
Loko: Pola Kombatanta Halo 206 Beverley St, Toronto, ON M5T 1Z3
Speco: Festo
Priskribo: Festu, bankedu, kaj celebri nian koran komunumon kune ĉe la “malsolena” fermo de nia kongreso. Ankoraŭ okazos eventojn post tiu ĉi vespero, sed ni faru la oficialan fermon de la kongreso vigla kaj energia!