La Dulanda Kongreso ĝojas prezenti la Junularan Programon!
Bonvenas ĉiuj inter la aĝoj de 16-30. Por partopreni, oni nur devas esti registrita en la DLK, kaj oni aŭtomate rajtas ĉeesti la junularajn eventojn. Partoprenado en iu ajn parto de la program estas laŭvole. Kelkaj ekskursoj havas aldonan enirkoston (skribita sube).
Se vi volas partopreni, bonvolu kontakti la organizanton: Kasja Walker.
Eksurso | Adreso | Prezo | Dato kaj Tempo |
---|---|---|---|
Pinochio Cafe & Board Games (11 min. promeno) | 366 Yonge St, 1st floor, Toronto | Estas senpage eniri; aĉetu manĝaĵojn laŭplaĉe | Sabato, 12a de Julio 17:30 (5:30 ptm) |
The Drink – Cocktail & Pizza Bar (13 min. promeno) Aĝo 19+ Reĝinja spektaklo estos en la angla. | 459 Church St, 2nd floor, Toronto | Dependas de la elektota horo, ĝis $15 CAD | Dimanĉo, 13a de Julio La horo estas decidota (Kasja invitos vin al telegram-grupo!) |
Allan Gardens (6 min. promeno) Malferma 10:00 ĝis 17:00 (5:00 ptm) | 19 Horticultural Ave Toronto | Senkosta | Kiam/se estas tempo |